Iĝu volontulo de TAKE

Ĉu vi emas kontribui al la okazigo de internacia kongreso?

BEL malfermis la kandidatiĝon al volontuloj por la sekva Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE), kiu okazos venontjare en Riodeĵanejro.

Vi povas helpi nin kaj antaŭ la kongreso, kaj dum la kongreso, en diversaj taskoj.

Ne gravas ĉu vi partoprenos la kongreson aŭ ne. Ne gravas ĉu vi ankoraŭ ne scias kion vi povas fari. Ne gravas eĉ se vi estas krokodilo. Se vi emas helpi, kandidatiĝu!