Vidu ankaŭ en:
Ĉu vi volas traduki la paĝon al via lingvo? Aliĝu al nia volontula teamo!


La Eduka Komisiono de BEL (Brazila Esperanto-Ligo) esploras la eblon okazigi KER-ekzamensesion kadre de la 11-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE), kiu okazos en Niterojo, Riodeĵanejro, de la 27-a ĝis la 30-a de majo 2027.
La KER-ekzameno estas internacie agnoskita lingva ekzameno pri Esperanto, surbaze de la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj. Ĝi ebligas oficiale atesti la lingvonivelon kaj samtempe instigas al lernado kaj lingva perfektiĝo.
Por taksi la intereson kaj kontroli, por kiuj niveloj estus eble organizi la ekzamenon dum TAKE, ni bezonas scii kiom da homoj eventuale intencas trapasi ĝin. Bonvolu plenigi la enketilon kaj indiki la nivelon, pri kiu vi interesiĝas.
Grava informo
Respondi al ĉi tiu enketilo ne signifas aliĝi al la ekzameno nek devigas vin poste partopreni.