Vidu ankaŭ en:
Ĉu vi volas traduki la paĝon al via lingvo? Aliĝu al nia volontula teamo!
Plenumu la sekvan formularon kaj pagu vian aliĝon por garantii vian ĉeeston en TAKE! Vi povas pagi vian aliĝon per debit-/kredit-karto aŭ per UEA-konto.
Grava informo!
Ĉi tiu formularo celas homoj, kiuj ne havas CPF-n kaj brazilan adreson. Se vi estas brazilano, bonvolu aliĝi per BEL@Butiko. Tie vi povos pagi per PIX kaj boleton kaj ankaŭ dividi vian pagon en kredit-karto.
Donaco de UEA!
La unuaj 100 aliĝintoj al la kongreso ricevos senpage en sia kongresa materialo ekzempleron de Barbaraj sonoj kaj sonetoj, de Geraldo Mattos. Ĉi tio estas donaco de UEA por vi.
Prezoj laŭ aliĝperiodo
Nuntempe ni estas en la 1-a aliĝperiodo.
| Aliĝperiodo | 1-a | 2-a | 3-a | 4-a | 5-a |
|---|---|---|---|---|---|
| Valida ĝis | 2026-10-15 | 2026-12-31 | 2027-03-15 | 2027-05-22 | 2027-05-30 |
| Infano ĝis 12-jaraĝa | R$ 0,00 | R$ 0,00 | R$ 0,00 | R$ 0,00 | R$ 0,00 |
| A-landoj | R$ 260,00 | R$ 292,00 | R$ 325,00 | R$ 390,00 | R$ 455,00 |
| B-landoj | R$ 200,00 | R$ 225,00 | R$ 250,00 | R$ 300,00 | R$ 350,00 |
Se vi elektos pagi per UEA-konto, la formularo aŭtomate montros la monsumon en eŭroj laŭ difinita kurzo. La kurzo estas ĝisdatigata pli malpli po du foje monaton.
Nuntempa kurzo:
1€ = R$ 5,9073
Land-kategorioj
Via aliĝ-kotizo dependas de la lando en kiu vi loĝas. Ni sekvas la land-kategoriojn de UK, kiun vi povas kontroli ĉi tie. Sube ni listigas la landojn laŭ kategorio.
- A-landoj: Andoro, Aŭstralio, Aŭstrio, Bahamoj, Belgio, Britio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Ĝibraltaro (Brit.), Grekio, Gronlando (Dan.), Hispanio, Honkongo (Ĉin.), Irlando, Islando, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Kipro, Korea Resp., Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Norvegio, Nov-Kaledonio (Fr.), Nov-Zelando, Portoriko (Us.), Portugalio, Reunio (Fr.), San-Marino, Singapuro, Sud-Afriko, Svedio, Svislando, Tajvano (Ĉin.), Usono, Vatikano
- B-landoj: ĉiuj aliaj.
Kondiĉoj por la aliĝo
- La aliĝkotizo ne inkluzivas loĝadon, ekskursojn, manĝojn kaj eventualajn elspezojn.
- La aliĝkotizo ne estas redonebla.