Plenumu la sekvan formularon kaj pagu vian aliĝon por garantii vian ĉeeston en TAKE!
Grava informo!
Ĉi tiu formularo celas homoj, kiuj ne havas CPF-n kaj brazilan adreson. Se vi estas brazilano, bonvolu aliĝi per BEL@Butiko. Tie vi povos pagi per PIX kaj boleton kaj ankaŭ dividi vian pagon en kredit-karto.
Donaco de UEA!
La unuaj 100 aliĝintoj al la kongreso ricevos senpage en sia kongresa sako ekzempleron de Barbaraj sonoj kaj sonetoj, de Geraldo Mattos.
Prezoj laŭ aliĝperiodo
| Aliĝperiodo | 1-a | 2-a | 3-a | 4-a | 5-a |
|---|---|---|---|---|---|
| Valida ĝis | 2026-10-15 | 2026-12-31 | 2027-03-15 | 2027-05-22 | 2027-05-30 |
| Infano ĝis 12-jaraĝa | R$ 0,00 | R$ 0,00 | R$ 0,00 | R$ 0,00 | R$ 0,00 |
| A-landoj | R$ 260,00 | R$ 292,00 | R$ 325,00 | R$ 390,00 | R$ 455,00 |
| B-landoj | R$ 200,00 | R$ 225,00 | R$ 250,00 | R$ 300,00 | R$ 350,00 |
Land-kategorioj
Via aliĝ-kotizo dependas de la lando en kiu vi loĝas. Ni sekvas la land-kategoriojn de UK, kiun vi povas kontroli ĉi tie. Sube ni listigas la landojn laŭ kategorio.
- A-landoj: Andoro, Aŭstralio, Aŭstrio, Bahamoj, Belgio, Britio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Ĝibraltaro (Brit.), Grekio, Gronlando (Dan.), Hispanio, Honkongo (Ĉin.), Irlando, Islando, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Kipro, Korea Resp., Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Norvegio, Nov-Kaledonio (Fr.), Nov-Zelando, Portoriko (Us.), Portugalio, Reunio (Fr.), San-Marino, Singapuro, Sud-Afriko, Svedio, Svislando, Tajvano (Ĉin.), Usono, Vatikano
- B-landoj: ĉiuj aliaj.
Kondiĉoj por la aliĝo
- La aliĝkotizo ne inkluzivas loĝadon, ekskursojn, manĝojn kaj eventualajn elspezojn.
- La aliĝkotizo ne estas redonebla.
- La aliĝkotizo estas transdonebla ĝis la limdato de 27/04/2027 per retmesaĝo sendenda al bel@esperanto.org.br. La retmesaĝo devas enhavi la datumojn de la nova aliĝinto. La nova aliĝinto devas observi la kategoriajn postulojn de la ricevita aliĝo.
- Al la kongreso rajtas aliĝi ĉiu persono, kiu scias la Internacian Ligvon Esperanton aŭ simpatias al nia movado, kondiĉe ke li/ŝi faru nenion, kio povas malutili al la kongreso. La estraro de BEL, post konsiliĝo kun LKK, rajtas rifuzi la partoprenon en la kongreso de ajna persono.